Vikipedio:Ĉefpaĝo
|
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
385 814 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoFutbalo, asocia piedpilkado aŭ neformale piedpilkado (angle: association football aŭ neformale football aŭ soccer) estas sporto el la familio de la piedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio. Tial oni ofte uzas "piedpilkado" sinekdoke por "futbalo". Ĝi estas ludata sur ortangula kampo inter du dekunuhomaj teamoj. La celo estas enigi la pilkon, ne uzante la brakojn (jen per la kapo, jen per la brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo. Laŭ studo farita de la Federacio Internacia de Futbalo (FIFA), publikigita en 2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde. Lastaj artikoloj de la monato: Lajsana albatroso - Graz - Aŭstrio
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago
|
Nuna KunlaboraĵoKunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Optika iluzio, Tipoj de videoludoj, Mondaj Ludoj de 2025 |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
| ||



