Antropologio
| Antropologio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| studfako universitata studfako | |||||
| socia scienco | |||||
| |||||
Antropologio estas la scienca studo pri la homo, kiu celas priskribi kaj analizi ĝin laŭ aspektoj kulturaj kaj sociaj (kultura aŭ socia antropologio) aŭ biologiaj kaj fizikaj (biologia aŭ fizika antropologio). La vorto "antropologio" deriviĝas de la grekaj vortoj anthropos (homo) kaj logia (scienco).
Inter la studbranĉoj de antropologio inkludiĝas arkeologio, etnografio, etnologio, lingvistiko kaj sociologio. Subaj fakoj estas ekzemple manĝantropologio, muzika antropologio kaj aliaj.
Lingvistika antropologio estas la studo pri kiel lingvo influas socian vivon. Ĝi estas parto de antropologio, kiu komenciĝis per la klopodo registri lingvojn, kiuj eble malaperos, kaj kreskis dum la lastaj cent jaroj por kovri la plej multajn partojn de kiel lingvo estas konstruita kaj uzata.
Antropologoj
[redakti | redakti fonton]Famaj antropologoj inkludas:
- Franz Boas
- Luigi Luca Cavalli-Sforza
- James Frazer
- Fritz Gräbner
- David Graeber
- Thor Heyerdahl
- Maurice Leenhardt
- Lucien Lévy-Bruhl
- Claude Lévi-Strauss
- Bronisław Malinowski
- Nikolaï Miklouĥo-Maklaï (la prototipo por Nikolaj Maklin, heroo de la romano Sed nur Fragmento de Trevor Steele)
- Margaret Mead
- Fernando Ortiz Fernández
- Jacques Ruffié
- Edward Sapir
- Huang Senfan
- Grafton Elliot Smith
- Germaine Tillion
- Edvard Westermarck
- Andrzej Wierciński
Institucioj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Antropologi.info
- Anthrobase
- American Anthropological Association Arkivigite je 2015-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Anthropology.net

